Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 344 (2013-02-23)
[esperantic.org] Dankon!

“Estas pro ESF ke la revo de L.L. Zamenhof daŭre inspiras la esperantojn, sed estas dank’ al Lernu.net ke la esperantoj trovas sian vojon…”

Tiel skribis lastatempe ESF-donacinto James Bulls el Kanado. Kaj li pravas. Jam dek jarojn pluraj dekoj da miloj da lernantoj “trovas sian vojon” al Esperanto dank’ al Lernu.net, kaj multaj junaj esperantistoj eĉ ne povas imagi Esperantujon sen ĝi. Kun pli ol 130 mil registritaj uzantoj el ducento da landoj (pluraj el kiuj tute ne havas organizitan movadon), lernu! estas la plej granda Esperanto-retejo en la mondo.

Ĉi-jare, lernu! festas sian 10-jariĝon. Al multaj homoj ni ŝuldas dankegon pro tio, interalie al la organizantoj, programistoj kaj kursverkantoj, kiuj kreis la retejon, kaj al la elstaraj volontulaj helpantoj, kiuj daŭre vivigas ĝin. Tamen ni ne neglektu la esencan rolon, kiun ludis ESF en ĝia financado. La retejo estas senpaga, sed ĝi ja ne estas senkosta (pro la programado, serviloj, administrado, ktp.). Nuntempe ESF faras plian grandan investon en la pretigado de nova Lernu, lanĉota frue en 2013, kiu kontribuos al la plivigliĝo de la tuta movado.

Por certigi la pluan ekzistadon kaj evoluigon de Lernu, ESF bezonas subtenon de esperantistoj. Ni elkore dankas niajn ĝisnunajn donacantojn, kaj ni petas vin konsideri fari unufojan donacon al la kampanjo 100.000 EŬR por ESF(kampanjo.ikso.net), aŭ fariĝi monata subtenanto de la fondaĵo (http://esperantic.org/eo/donacoj/rete).

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026